WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Agoj de la Apostoloj 25
4 - Tamen Festo respondis, ke Paŭlo estas gardata en Cezarea, kaj ke li mem baldaŭ iros tien.
Select
1 - Festo do, veninte en la provincon, post tri tagoj supreniris de Cezarea al Jerusalem.
2 - Kaj la ĉefpastro kaj la ĉefoj de la Judoj faris denuncon al li kontraŭ Paŭlo, kaj lin instigis,
3 - petante de li favoron kontraŭ Paŭlo, ke li venigu lin al Jerusalem; ĉar ili aranĝis embuskon, por mortigi lin sur la vojo.
4 - Tamen Festo respondis, ke Paŭlo estas gardata en Cezarea, kaj ke li mem baldaŭ iros tien.
5 - Tial, li diris, la eminentuloj el vi tien iru kun mi, kaj se estas io krima en la viro, ili lin akuzu.
6 - Kaj restinte inter ili ne pli ol ok aŭ dek tagojn, li iris al Cezarea; kaj en la sekvanta tago li sidiĝis sur la tribunala seĝo, kaj ordonis, ke oni alkonduku Paŭlon.
7 - Kaj kiam li alestis, la Judoj, kiuj malsupreniris de Jerusalem, staris ĉirkaŭe, akuzante lin pri multaj kaj gravaj kulpoj, kiujn ili ne povis pruvi;
8 - tiam Paŭlo responde pledis: Nek kontraŭ la leĝo de la Judoj, nek kontraŭ la templo, nek kontraŭ Cezaro mi iamaniere ofendis.
9 - Sed Festo, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj, respondis al Paŭlo, dirante: Ĉu vi volas supreniri al Jerusalem, kaj tie esti juĝata antaŭ mi pri ĉi tiuj aferoj?
10 - Sed Paŭlo diris: Mi staras antaŭ la tribunalo de Cezaro, kie mi devas esti juĝata; kontraŭ la Judoj mi faris nenian malbonon, kiel ankaŭ vi tre bone scias.
11 - Se do mi estas krimulo, kaj faris ion meritantan morton, mi ne rifuzas morti; sed se estas vera nenio el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, neniu povas cedi min al ili. Mi apelacias al Cezaro.
12 - Tiam Festo, kunparolinte kun la konsilantaro, respondis: Vi apelaciis al Cezaro; al Cezaro vi devos iri.
13 - Kaj post paso de kelke da tagoj, la reĝo Agripo kaj Bernike venis al Cezarea kaj salutis Feston.
14 - Kaj dum ili restis tie multajn tagojn, Festo montris al la reĝo la aferon de Paŭlo, dirante: Felikso lasis katenita unu viron,
15 - pri kiu, kiam mi estis en Jerusalem, la ĉefpastro kaj pliaĝuloj de la Judoj sciigis min, postulante juĝon kontraŭ li.
16 - Al ili mi respondis, ke ĉe la Romanoj ne estas moro transdoni iun al morto, antaŭ ol la akuzito havos la akuzantojn vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj ricevos permeson defendi sin pri la akuzo.
17 - Kiam do ili kunvenis ĉi tien, mi faris nenian prokraston, sed en la sekvanta tago mi sidiĝis sur la tribunala seĝo kaj ordonis alkonduki la viron.
18 - La akuzantoj, stariĝinte, prezentis pri li nenian kulpigon tian, kian mi atendis,
19 - sed havis kelkajn demandojn kontraŭ li pri sia propra religio, kaj pri unu Jesuo, kiu mortis, kaj pri kiu Paŭlo asertis, ke li vivas.
20 - Kaj mi, en embaraso, kiel fari ekzamenon pri tio, demandis, ĉu li volas iri al Jerusalem kaj tie esti juĝata koncerne tiun aferon.
21 - Sed kiam Paŭlo apelaciis, ke li estu rezervata por la decido de lia Imperiestra Moŝto, mi ordonis gardi lin, ĝis mi povos lin sendi al Cezaro.
22 - Kaj Agripo diris al Festo: Volonte ankaŭ mi aŭskultus tiun viron. Morgaŭ, li diris, vi lin aŭskultos.
23 - Tial en la sekvanta tago, kiam venis Agripo kaj Bernike kun grandioza parado, kaj ili eniris en la aŭditorion kun la ĉefkapitanoj kaj la eminentuloj el la urbo, Festo ordonis, kaj oni enkondukis Paŭlon.
24 - Kaj Festo diris: Reĝo Agripo, kaj ĉiuj viroj, kiuj ĉeestas kun ni, vi vidas ĉi tiun, pri kiu la tuta amaso de la Judoj instigis min en Jerusalem kaj ankaŭ ĉi tie, kriante, ke ne decas, ke li vivu plu.
25 - Sed mi trovis, ke li ne faris ion meritantan morton; kaj ĉar li mem apelaciis al lia Imperiestra Moŝto, mi decidis sendi lin.
26 - Sed pri li mi havas nenion precizan por skribi al mia sinjoro. Tial mi elkondukis lin antaŭ vin ĉiujn, kaj precipe antaŭ vin, reĝo Agripo, por ke post ekzameno mi havu ion por skribi.
27 - Ĉar ŝajnas al mi senracie, sendi arestiton, kaj ne klarigi la akuzojn kontraŭ li metitajn.
Agoj de la Apostoloj 25:4
4 / 27
Tamen Festo respondis, ke Paŭlo estas gardata en Cezarea, kaj ke li mem baldaŭ iros tien.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget